
Usone persone
By Rafa, Brandono, kaj Hanso
Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me

Usone personeMay 15, 2023

Litove denove
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por ekscii pri ĉio ĉi…kaj ankaŭ por ekscii pri multaj aliaj flanktemoj kaj diverĝoj en sakstratojn kun viaj perdiĝemaj ĉiĉeronoj Brandono, Rafa, kaj Hanso.
Informoj:
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Eventoj:
Libroj:

La strigo kaj la pitono
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo!
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Informo pri la forigo de aliaj E-kursoj en Duolingo
Artikolo, kiu interesis Hanson en 2015
Por lerni pli bone, rezignu bone (artikolo de Hanso pri lingvolernado)

Gasto Plene Trompema
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema.
Ligiloj
UEA en konscio de Esperantistoj
Tartarin de Alphonse Daudet, tradukita de Jean Delor kaj Paul Le Brun
Al Torento (senpage alŝutebla)
“The Crucible” (Angla Vikipedio)

Ĝuinda por la tuta familio!
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.)
Ligiloj

Esperanto reformita?!
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu)? Skribu al ni--usonepersone@pm.me!
Ligiloj:
Grava artikolo pri diversaj reformproponoj de Zamenhof en Esperantologio
Primaraj fontoj troviĝas en unua etapo de esperanto (pvz originalaro I); mendebla de JEI
Sociolekta Triopo (inkl. Ligilojn al la PDF-dokumentoj)
The Dawn of Everything: A New History of Humanity (La Krepusko de Ĉio: Nova Historio de la Homaro)
Paĝo kun informo pri NI Sequoyah (ankoraŭ nenio pri la lasta novaĵo)

Baza legolisto 1
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld?

Mil naŭcent dek
Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller.
Artikolo de Sro Mann (La “Mann”-uskripto)
Ebrio de William Auld
Beletra Almanako 43 (Bite kaj papere)

Niaj plej bonaj spertoj
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa).
Ne hezitu starigi pliajn demandojn al ni per retmesaĝo al usonepersone@pm.me!
Ligiloj
La kurioza incidento de la hundo en la nokto

Brite sprite
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele!
Ligiloj
Complete Esperanto (Librejo Esperanta en Usono)
Ĉu li bremsis sufiĉe? (senpage kiel bitlibro)
La kurioza incidento de la hundo en la nokto

Movemuloj (kun Stela)
Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos. Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj.
Ligiloj:
Bobelarto (aliĝu tie ĉi al MoVeMo)
La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL
Proverboj sub lupeo (interesa komentario pri la proverbaro)
Ulysses (tre utila aplikaĵo por organizi verkadon - kvankam nur por la operaciumo Makintoŝo)
Scrivner (simile utila, havebla por Vindozo kaj Makintoŝo)

Ĉu Esperanto estas sekto?!
En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto? Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo? Aŭskultu nun por malkovri ĉion ĉi...
Solaris (en Usono ĉe Librejo Esperanta)

Tradukado kaj aliaj mensogoj
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto.
Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al UsonePersone@pm.me; se vi mencios vian adreson, ni sendos al vi specialan glumarkon! (Rigardu ĝin; ĝi belas--aparte konsiderante la prezon!)
Ligiloj

Nur duone Usone (kun Stela)
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone. La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon! Tiu ĉi epizodo estas "duone Usone", ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia hejmo en Portugalujo, kaj Stela partoprenas la babiladon de Budapeŝto.
Sendu viajn reagojn al UsonePersone@pm.me
Ligiloj:
Sur bluaj planedoj (ankaŭ ĉe Book Depository)
Infanlibroj de EAB (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta)
Libroj de Anna Lowenstein ĉe FEL (ankaŭ bite)
Lingvo kaj Vivo ĉe UEA (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta)
Don Quijote (bite kaj senpage ĉe HEF)
Beletra Almanako 43 ĉe UEA (ĉe Amazon)
La malamiko de Putin ĉe Book Depository (ĉe Google Play) (ĉe Smashwords)
La recenzo de Hanso pri La malamiko de Putin
The Idiot (ĉe Book Depository)
La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL
La bapto de caro Vladimir ĉe UEA

Kvazaŭ komenco
Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn.
Ligiloj:
Borges kaj Esperanto (Ralph Dumain)
Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Fiedler and Brosch)