Skip to main content
Spotify for Podcasters
Usone persone

Usone persone

By Rafa, Brandono, kaj Hanso

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!

Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me
Available on
Apple Podcasts Logo
Google Podcasts Logo
Spotify Logo
Currently playing episode

Ĝuinda por la tuta familio!

Usone personeMar 09, 2023

00:00
01:30:38
Gasto Plene Trompema

Gasto Plene Trompema

Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema. Ligiloj ChatGPT en Vikipedio Usona Landa Kongreso NASK pretiga kurso Brita Kongreso UEA en konscio de Esperantistoj Tartarin de Alphonse Daudet, tradukita de Jean Delor kaj Paul Le Brun Al Torento (senpage alŝutebla) “The Crucible” (Angla Vikipedio)
Mar 25, 202301:27:32
Ĝuinda por la tuta familio!

Ĝuinda por la tuta familio!

Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.) Ligiloj Bobelarto INK-konkurso 3 Belartaj Konkursoj de UEA The Starfish and the Spider I’ll Burn That Bridge When I Get To It! Sundown Towns Enciklopedieto de Esperanto Hetajro dancas
Mar 09, 202301:30:38
Esperanto reformita?!

Esperanto reformita?!

Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu)? Skribu al ni--usonepersone@pm.me! Ligiloj: Grava artikolo pri diversaj reformproponoj de Zamenhof en Esperantologio Primaraj fontoj troviĝas en unua etapo de esperanto (pvz originalaro I); mendebla de JEI La Kanada Verkaro Murdo en Esperantujo Sociolekta Triopo (inkl. Ligilojn al la PDF-dokumentoj) The Dawn of Everything: A New History of Humanity (La Krepusko de Ĉio: Nova Historio de la Homaro) Paĝo kun informo pri NI Sequoyah (ankoraŭ nenio pri la lasta novaĵo)
Jan 31, 202301:32:41
Baza legolisto 1

Baza legolisto 1

Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld? Baza legolisto Laŭro de la Akademio  Mr Tot aĉetas mil okulojn Sesdek Ok (Bite kaj papere) Secesio (Bite kaj papere) Making comics La Kanada Verkaro
Jan 07, 202301:14:28
Mil naŭcent dek

Mil naŭcent dek

Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller. Artikolo de Sro Mann (La “Mann”-uskripto) 1910 en Jutubo Ebrio de William Auld Pasporto al la tuta mondo Sesdek Ok (Bite kaj papere) Beletra Almanako 43 (Bite kaj papere) Secesio (Bite kaj papere) Auli Burning Down the Haus Tokipono Peter Jameson’s Secret Language Proverbaro Biblioteko.ca Anna de Verdaj Gabloj Mr Tot aĉetas mil okulojn
Dec 17, 202201:17:40
Niaj plej bonaj spertoj

Niaj plej bonaj spertoj

Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa). Ne hezitu starigi pliajn demandojn al ni per retmesaĝo al usonepersone@pm.me! Ligiloj Beletra Almanako 42 La Edda La kurioza incidento de la hundo en la nokto Daniel Stein, interpretanto La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Sea of Tranquility Burning Down the Haus
Dec 04, 202201:37:16
Brite sprite

Brite sprite

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele! Ligiloj Complete Esperanto (Librejo Esperanta en Usono) Enjoy Esperanto Traduk-konkurso de EAB Ĉu li bremsis sufiĉe? (senpage kiel bitlibro) Kometo en Muminvalo La kurioza incidento de la hundo en la nokto Sesdek ok (Amazon en Usono) (kiel bitlibro) La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL
Nov 10, 202201:51:31
Movemuloj (kun Stela)

Movemuloj (kun Stela)

Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos. Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj. Ligiloj: Bobelarto (aliĝu tie ĉi al MoVeMo) Year of Magical Thinking Snow Crash Improv for Writers La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Debato pri la “Praga Skolo” Belarta Rikolto 2022 Proverbaro.net Proverboj sub lupeo (interesa komentario pri la proverbaro) Ulysses (tre utila aplikaĵo por organizi verkadon - kvankam nur por la operaciumo Makintoŝo) Scrivner (simile utila, havebla por Vindozo kaj Makintoŝo)
Oct 22, 202201:34:55
Ĉu Esperanto estas sekto?!

Ĉu Esperanto estas sekto?!

En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto? Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo? Aŭskultu nun por malkovri ĉion ĉi... Pri la demisio en la Civito The Satanic Verses Kavaliroj de kvardek insuloj Solaris (en Usono ĉe Librejo Esperanta) La Grafo de Monte-Kristo Kantoj tradukitaj de Hanso en KantarViki EASP kun Rafa Ekparolu Arkones
Oct 08, 202201:29:17
Tradukado kaj aliaj mensogoj

Tradukado kaj aliaj mensogoj

Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto. Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al UsonePersone@pm.me; se vi mencios vian adreson, ni sendos al vi specialan glumarkon! (Rigardu ĝin; ĝi belas--aparte konsiderante la prezon!)  Ligiloj Arkones Paulus fondinto CivilWarLand in Bad Decline The Every Insulanoj de Hemsö La Grafo de Monte-Kristo Slouching Towards Utopia
Sep 19, 202201:33:40
Nur duone Usone (kun Stela)

Nur duone Usone (kun Stela)

Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone. La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon! Tiu ĉi epizodo estas "duone Usone", ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia hejmo en Portugalujo, kaj Stela partoprenas la babiladon de Budapeŝto. Sendu viajn reagojn al UsonePersone@pm.me Ligiloj: Bobelarto Sur bluaj planedoj (ankaŭ ĉe Book Depository) Infanlibroj de EAB (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta) Libroj de Anna Lowenstein ĉe FEL (ankaŭ bite) INK-konkurso 2 Karolo Piĉ (Vikipedio) Lingvo kaj Vivo ĉe UEA (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta) Don Quijote (bite kaj senpage ĉe HEF) La sekreta miraklo ĉe UEA Beletra Almanako 43 ĉe UEA (ĉe Amazon) La malamiko de Putin ĉe Book Depository (ĉe Google Play) (ĉe Smashwords) La recenzo de Hanso pri La malamiko de Putin The Idiot (ĉe Book Depository) La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL La bapto de caro Vladimir ĉe UEA Nord-Londona Klubo Arkones
Sep 05, 202201:28:06
Kvazaŭ komenco

Kvazaŭ komenco

Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn. Ligiloj: Borges kaj Esperanto (Ralph Dumain) Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Fiedler and Brosch)
Aug 26, 202201:04:30